Saltu al enhavo

Vilamovica lingvo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilamovica lingvo
Wymysiöeryś
lingvo • moderna lingvo
orienta mezgermana dialektaro
Parolata en Pollando
Parolantoj 70
Denaskaj parolantoj 70
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Wymysiöeryś
Lingva statuso 4 severe endanĝerigita
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 gem
  ISO 639-3 wym
  Glottolog wymy1235
Angla nomo Wymysorys
Franca nomo wilamowicien
vdr

Vilamovica lingvo (vilamovice Wymysiöeryś) estas okcidentĝermana lingvo kiu estas parolata en la urbeto Wilamowice (Wymysoj vilamovice) apud Bielsko-Biała, sur la limo inter Silezio kaj Malgrandpolio en la historia regiono Galicio. Hodiaŭ vilamovica lingvo estas parolata de ĉirkaŭ 70 denaskaj parolantoj, ĉiuj maljunuloj; tial vilamovica lingvo estas endanĝera lingvo.

Origine, la vilamovica lingvo ŝajnas derivi de mezaltgermana lingvo je 12-a jarcento, kun granda influo de platgermana lingvo, de nederlanda lingvo, de frisa lingvo, de pola lingvo kaj de anglosaksa lingvo. Oni pensas ke la loĝantoj de Wilamowice estas posteuloj de la germanaj, nederlandaj kaj skotaj koloniuloj kiuj alvenis al Pollando je 13-a jarcento. Ĉiukaze, la loĝantoj de Wilamowice ĉiam neis ian ajn ligon kun Germanio kaj ili ĉiam insiste asertis ke ili havas nederlandlingvan, flandran originon.

Vilamovica lingvo estis dialekta lingvo de Wilamowice ĝis la jaroj 19391945. Post la Dua Mondmilito, la lokaj komunistaj aŭtoritatoj malpermesis la uzadon de ĉi tiu lingvo. Kvankam la malpermeso ĉesis post la jaro 1956, la vilamovica lingvo estis laŭgrade anstataŭita de pola lingvo, ĉefe inter la junuloj.

Laŭ la propono de Tymoteusz Król, dekkvarjarulo en tiu tempo, la Biblioteko de Kongreso aldonis vilamovican lingvon al la registro de lingvoj la 18-an de julio 2007. La lingvo estis ankaŭ registrita ĉe la Internacia Organizaĵo por Normigado, kiu atribuis al ĝi la ISO kodon wym.[1]

Vilamovica lingvo estas la lingvo kiun la poeto Florian Biesik uzadis por skribi siaj poeziaĵoj dum la 19-a jarcento.

Vilamovica alfabeto

[redakti | redakti fonton]

La vilamovica alfabeto, kreita de Józef Gara, konsistas el 34 literoj derivitaj el la latina alfabeto:

Majuskloj
A Ao B C Ć D E F G H I J K L Ł M N Ń O Ö P Q R S Ś T U Ü V W Y Z Ź Ż
Minuskloj
a ao b c ć d e f g h i j k l ł m n ń o ö p q r s ś t u ü v w y z ź ż

La ortografio de vilamovica lingvo inkludas la "AO" digrafo, kiu estas konsiderita aparta litero.

Ekzemploj kaj rilatoj kun aliaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj ekzemploj de vilamovicaj vortoj kun germana, nederlanda kaj angla traduko. Vilamovice la litero ł sonas kiel esperanta ŭ kaj la litero w sonas kiel v:

Vilamovice Germane Nederlande Angle Esperante
ałan allein alleen alone sola
ana, an und en and kaj
bryk Brücke brug bridge ponto
duł dumm dom stupid (komp. ang. dull) malsaĝulo
fulgia hören horen to hear (sed komp. ned. volgen kaj ger. folgen "sekvi", kiuj signifas ankaŭ "aŭskulti", kaj ang. "follow?" = "ĉu vi komprenas?") aŭskulti
ganc ganz gans entirely tuta, tute
gyrycht Gericht gerecht court (komp. ger. Recht "rajto" kaj ang. right) tribunalo
dyr hymuł Himmel hemel heaven ĉielo
łiwa Liebe liefde love amo
a mikieła ein bisschen een beetje a bit (komp. ags. micel kaj ang. much) iom
müter Mutter moeder mother patrino
mytuł Mitte middel middle centro, mezo
nimanda niemand niemand no one (komp. ang. no man) neniu
ny nein nee no ne
ödum Atem adem breath (komp. ags. ǽðm, arkaika ger. Odem, Franka dialekto de la germana Öödem) spiro
olifant Elefant olifant elephant elefanto
öwyt Abend avond evening vespero
śrajwa schreiben schrijven to write (komp. ang. shrive, aŭ la pli malfrua prunto scribe ekz. en subscribe) skribi
syster Schwester zuster sister fratino
śtaen Stein steen stone ŝtono
trynkia trinken drinken to drink trinki
obrozła Bild beeld picture (komp. pol. obraz) bildo
wełt Welt wereld world mondo
wynter Winter winter winter vintro
zyłwer Silber zilver silver arĝento
zyjwa sieben zeven seven sep
sgiöekumt willkommen welkom welcome bonvena

Ekzemplaj tekstoj

[redakti | redakti fonton]

Patro Nia vilamovice:

Ynzer Foter, dü byst ym hymuł,
daj noma zuł zajn gywajt,
daj Kyngrajch zuł dö kuma,
daj wyła zuł zajn ym hymuł an uf der aot.
Dos ynzer gywynłichys brut gao yns haojt,
an fercaj yns ynzer siułda
wi wir aoj fercajn y ynzyn siułdigia,
ny łat yns cyn zynda,
zunder kaonst yns reta fum nistgüta.
[Do dajs ej z Kyngrajch, dy maocht an ans łaowa uf inda.]
Patro Nia, vi estas en la ĉielo,
sanktigata estu via nomo,
venu via Reĝeco,
estu volo via en la ĉielo kaj sur la tero.
Nian ĉiutagan panon donu al ni hodiaŭ,
kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn
kiel ni pardonas al niaj ŝuldantoj,
ne konduku nin en tenton,
sed liberigu nin de la malbono.
[Ĉar viaj estas la Reĝeco, la forto kaj la gloro eterne.]

Vilamovica lulkanto kun traduko:

Śłöf maj büwła fest!
Skumma fremdy gest,
Skumma müma ana fetyn,
S'Brennia nysła ana epułn,
Słöf dy Jasiu fest!
Dormi mia knabeto profunde!
Alvenas fremdaj gastoj,
Alvenas onklinoj kaj onkloj,
Ili portas nuksetojn kaj pomojn,
Dormu Jasiu profunde!

Mallonga teksto kun traduko:

Kum zie makja
Dü cy mir
Ych wył kuza
Abysła myt dir
Venu knabino
Vi al mi
Mi volas paroli
Iomete kun vi

Unua artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:

Citaĵo
 Oły łaojt zajn gybün yr frajchajt głajch myta aondyn łaojta. Dy zajn bysienkt mytum gydechnys an myt ar zejł an dy zuła zich myt aondyn bygejn wi bridyn. 
Citaĵo
 Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco. 

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]